Accommodation - Esperanto

[hu] [en] [de] [fr] [it] [es] [ro] [sk] [hr] [sr] [ru] [uk] [et] [ja] [tr] [lv] [eo]

Estimataj tranoktadon serĉanta nia Gasto!

La kolegion/studenthejmon Lóránd Eötvös vi trovas en la centro en urbo Szeged, de kie tiel same dum kelka minta promenado estas atingebla la romentika bordo de rivero Tisza/Tibisko, kiel la urbocentro (strato Kárász, placo Széchenyi). Ĝis la loko de Subĉielaj Teatraĵ-prezentadoj, kiuj estas gravaj en la somera kultura vivo en Szeged
ankaŭ nur 2 paŝojn vi devos iri - ĝis la placo Dóm/Katedralo. Pro la favora loko de nia kolegio oni povas facile kaj rapide atingi la famajn vidindaĵojn, amuzejojn, restoraciojn en la centro de Szeged. En la ĉirkaŭaĵo de nia kolegio multaj kulturaj aranĝaĵoj atendas tiujn, kiuj vizitantoj venas ĉi tien. El la gravaj restejoj de urbo Szeged la Kolegio
Lóránd Eötvös estas la plej proksime al Studa kaj Informa Centro, nome Attila József, kiu donas lokon por multnombra konferenco.
Dum lernojaro 2, en la somera foiro (en julio kaj en aŭgusto) 20-30 dulitaj ĉambroj estas ĉe ni por la tranoktantaj Gastoj.

Nia kolegio atendas la alvenintojn per la televida ĉambro, per la trejnada halo kaj per tablo por tabloteniso, per aŭtomataj lavmaŝinoj. Tiel same en la kolegio estas ankaŭ granda salono por la 40-50 personaj aranĝaĵoj, al kiuj laŭ la bezono ni certigas ankaŭ ilojn (portebla komputilo, projekciilo, ekrano, tabulo, skribada projekciilo).

Ni akceptas kun aparta ĝojo la anoncon de la grupoj!

Rezervo de tranoktejo:

  • Telefono/fakso
    • 36/62/544-388 (Zorganto)
    • 36/62/544-124 (Pordistejo)
    • 36/62/544-122 (Studenthejma instruisto, fakso)
  • Retpoŝto

Kolegio/Studenthejmo Eötvös Lóránd
N-ro 103 bulvardo Tisza Lajos urbo Szeged, poŝta kodo 6725
Hungario
Telefonnumero: 36/62/544-122
Retejo: http://www.eotvos.u-szeged.hu

 


 

Karaj Niaj Gastoj!

Elkore ni salutas Vin en la Kolegio nome Loránd Eötvös!
Per tiu informilo ni deziras helpi Vin, ke ĉi tie via tempo estu pli agrabla. Laŭ nia espero tiel ankaŭ vi tiam bone fartas, se neniu estos antigebla, kiu parolas vian lingvon.

  1. La ŝlosilon de la ĉambro kaj la magnetan karton de la teretaĝa enirejo bonvolu meti en la pordistejo, kiu estas malfermita tage-nokte!
  2. Antaŭ elloĝiĝo la litaĵon kaj viŝtukon metu sur la lito!
  3. La necesejo por virinoj kaj viroj estas troveblaj en ĉiu etaĝo fine de la koridoro. Same ankaŭ la banĉambroj, kie vi povas duŝi senpage. La duŝejoj estas por ambaŭ sekso (ni petas vin, frapu, se la prodo estas fermita), ene ĝin oni povas fermi. Ankaŭ la lavmaŝinoj ĉi tie vi povas uzi ilin per la propra lavpulvoro.
  4. En la korodoro unu fridujo apartenas al du ĉambroj. Ni petas vin, ke fridujoj estu malplenaj, se vi forlasos la kolegion.
  5. Por kuiri vi havas eblecon en la kuirejoj, kiuj estas fine de la koridoro.
  6. La televidan ĉambron vi trovos en la teretaĝo kontraŭa flanko de la pordistejo. La kanoloj, kiuj vi povas kapti estas listigitaj papere su la muro.
  7. Por parkadi estas ebleco en la parkejo, kiu estas antaŭ la kolegio, tien oni povas aĉeti la bileton labortage matene de la oka horo vespere ĝis la dekoka horo, alie oni punos vin aŭ remorkos la aŭton. Dum la cetera tempo la parkado estas senpaga.
  8. Fumado estas malpermesata en la aero de la tuta kolegio, nur oni povas fumi antaŭ la enirejo de la kolegio.
  9. En ĉiu ĉambro je via dispono estas konekta ebleco al reto senpage.

Se vi estas kontentaj ni atendos vin ankaŭ en la venonta tempo!

Agrablan pasigon en urbo Szeged!

Kolegio Loránd Eötvös
Hungario, numero 103 bulvardo Lajos Tisza urbo Szeged poŝtakodo 6725
Telefono 36/62/544-122
http://www.eotvos.u-szeged.hu